Ĉe la malgranda bushaltejo en mia vilaĝo estis multa agado de homoj kaj superŝarĝitaj busoj. Sur la tero estis eĉ pli da ŝarĝoj. Helpantoj kriis la loknomojn kien iliaj busoj iris.
我聽到售票員叫「入城啦!入城啦!向西行!」呢架就係我要乘坐嘅大巴。
“Urbo! Urbo! Iranta okcidenten!” Mi aŭdis helpanton krii. Tio estis la buso, kiun mi devis kapti.
La urba buso estis preskaŭ plena, sed pli da homoj ankoraŭ antaŭenpuŝis. Iuj enmetis sian pakaĵon sub la buso. Aliaj metis la siajn interne sur la rakojn.
Novaj pasaĝeroj kroĉis siajn biletojn, dum ili serĉis ie sidiĝi en la homplena buso. Virinoj kun junaj infanoj faris ilin komfortaj por la longa vojaĝo.
Mi alpremiĝis apud fenestro. Tiu, kiu sidis apud mi tenis firme verdan plastan sakon. Li portis malnovajn sandalojn, eluzitan mantelon, kaj li aspektis nervoza.
我望向窗外,先至意識到要離開培育我成人嘅村莊,要去大城市喇!
Mi rigardis eksteren el la buso kaj rimarkis ke mi forlasis mian vilaĝon, la lokon, kie mi kreskis. Mi estis survoje al la granda urbo.
La ŝarĝado estis finfarita kaj ĉiuj pasaĝeroj sidis. Kolportistoj ankoraŭ enŝoviĝis en la buson por vendi siajn varojn al la pasaĝeroj. Ĉiuj kriis la nomojn de la haveblaj varoj. La vortoj sonis al mi strangaj.
有啲乘客買咗飲品,而有啲就買咗零食,仲即刻拆開嚟噍添。我呢啲冇錢嘅人就淨係可以睇住佢哋食。
Kelkaj pasaĝeroj aĉetis trinkaĵojn, aliaj aĉetis malgrandajn manĝetojn kaj komencis maĉi. Tiuj, kiuj ne havis monon, kiel mi, nur rigardis.
司機㩒咗幾次喇叭,要出發囉。售票員大聲嗌,叫啲小販快啲落車。
Ĉi tiujn agadoj interrompsj la hupado de la buso, signo ke ni pretis foriri. La helpanto kriis ke la kolportistoj eliru.
班小販推推㧬㧬噉落車,有啲仲忙住找錢俾人,而有啲就想把握最後一分鐘做生意。
Kolportistoj puŝis unu la alian por elbusiĝi. Kelkaj redonis monŝanĝon al la vojaĝantoj. Aliaj faris lastatempajn klopodojn vendi pli da aĵoj.
大巴慢慢離開咗車站,我望住窗外,唔知道今後會唔會有機會返嚟喇。
Kiam la buso forlasis la bushaltejon, mi fiksrigardis tra la fenestro. Mi demandis min ĉu mi iam revenos al mia vilaĝo.
旅程漸漸展開,車入面慢慢熱起上嚟,我瞇埋雙眼想瞌一陣。
La vojaĝo progresis, kaj la interno de la buso tre varmiĝis. Mi fermis miajn okulojn esperante dormi.
但係我嘅思緒飄咗返屋企。我媽咪安唔安全呀?我養嘅兔仔賣唔賣到錢呀?我細佬記唔記得幫小樹苗淋水呀?
Sed mia menso vagis hejmen. Ĉu mia patrino estos sekura? Ĉu miaj kunikloj havigos monon? Ĉu mia frato memoros akvumi miajn ĝermintajn arbetojn?
喺路上,我努力記住我叔叔住喺城市度嘅地址。我一路迷迷糊糊噉講住個地址,一路瞓著咗。
Survoje mi enmemorigis la nomon de la loko, kie mia onklo loĝis en la granda urbo. Mi ankoraŭ murmuris ĝin, kiam mi ekdormis.
過咗九個鐘,我被售票員嘅叫聲嘈醒,佢喺度嗌要坐車返條村嘅乘客。我拎返我個袋,跳咗落車。
Naŭ horoj poste mi vekiĝis pro laŭta ekbruo kaj voko al pasaĝeroj kiuj reiros al mia vilaĝo. Mi ekprenis mian saketon kaj saltis el la buso.
回程嘅大巴好快就坐滿晒,好快佢就會開返去東邊嘅村莊喇。對我嚟講,而家最緊要嘅就係要搵我叔叔間屋。
La buso veturonta reen rapide pleniĝis . Baldaŭ ĝi reiros orienten. La plej grava afero por mi nun estis serĉi la domon de mia onklo.