Rakontoj por Esperantujo

Pri ni

Rakontoj por Esperantujo estas retpaĝaro por instruistoj, gepatroj kaj komunumanoj kiu celas progresigi dulingvecon kaj plurlingvecon en Esperantujo. Ĝi faras 40 rakontojn el African Storybook haveblaj en multaj lingvoj, inkluzive de Esperanto. La sonregistraĵoj povas helpi leglernantojn kompreni la rilaton inter parolo kaj teksto.

Fonto de la rakontoj

Ĉiuj 40 rakontoj en la Rakontoj por Esperantujo retpaĝaro venas el African Storybook – pionira cifereca iniciato el la sud-afrikan organizon Saide, kiun progresigas legopovon por afrikaj infanoj. African Storybook havas pli ol 700 rakontojn en pluraj afrikaj lingvoj, krom en la angla, franca kaj portugesa. La rakontoj havas malferman permesilon, kiun permesas la teamon de Rakontoj por Esperantujo reprezenti ilin alicele. Ni dankas African Storybook kaj Saide por eldoni la rakontojn kun malferma permesilo.

Elekto de rakontoj

Ni elektis tiujn ĉi 40 rakontojn el centoj de African Storybook, kaj klopodis krei aron de rakontoj de malsamaj longecoj kiuj balancas la afrikan devenon kun internaciaj temoj. Troviĝas tradiciaj bestofabloj kaj nuntempaj rakontoj pri urba vivo. Kelkaj rakontoj temas pri seriozaj aktualaĵoj kiel respondeco kaj genra egaleco. Aliaj estas verkita nur por ridigi vin. NI esperas ke la universalaj valoroj spegulitaj en la rakontoj kaptos la intereson de infanoj en Esperantujo.

Agnoskoj

Rakontoj por Esperantujo nur estis farebla pro la helpo de multoj homoj, inkluzive de tradukantoj, tralegantoj, provlegantoj kaj aliaj kiuj partoprenis en la proceso fari tiujn ĉi rakontojn haveblaj. Ni dankegas ĉiujn kontribuantojn por ilia tempo kaj peno.

Ni precipe dankas la projekto Storybooks Canada, kiu kreis la modulan retpaĝaron sur kiu Rakontoj por Esperantujo estas kreita.

La ikonoj venas de FontAwesome (tra Fontello) kaj Elegant Circles.