Sinĝena sed kuraĝa, la knabineto proksimiĝis al la virino. “Ni devas teni ŝin kun ni,” la popolo de la knabineto decidis. “Ni gardos ŝin kaj ŝian infanon sekure.”
個仔好快就要出世㗎嘞。「大力啲吖!」「快啲攞條毛氈嚟!」「水!」「再大力啲!」
La infano baldaŭ ekvenis. “Puŝu!” “Alportu kovrilojn!” “Akvo!” “Puuuuuŝŝŝŝŝuuu!!!”
當佢哋見到個仔嘅時候,所有人都嚇咗一跳,「一隻驢仔?」
Sed kiam ili vidis la infaneton, ĉiuj saltis malantaŭen ŝokite. “Azeno?!”
Ĉiuj ekdisputis. “Ni diris ke ni gardus la patrinon kaj la infanon sekure, kaj tion ni faros,” diris iuj. “Sed ili alportos al ni malbonŝancon!” diris aliuloj.
個女人發現自己又係孤零零一個人嘞。佢唔知道點湊個咁怪嘅仔,亦都唔知道自己應該點算。
Kaj tiel la virino trovis sin sola denove. Ŝi demandis sin, kion ŝi faru kun tiu stranga infano. Ŝi demandis sin, kion ŝi faru kun si mem.
最屘,佢決定接受呢個仔,做佢嘅媽咪。
Sed finfine ŝi devis akcepti ke li estas ŝia infano kaj ŝi estas lia patrino.
Nu, se la infano restis same malgranda, ĉio eble okazus alie. Sed la azeninfano grandiĝis kaj grandiĝis, ĝis li ne plu trovisi lokon sur la dorso de sia patrino. Kaj kiom ajn li klopodis, li ne povis konduti sin kiel homo. Lia patrino estis ofte laca kaj ĉagrenita. Iufoje ŝi devigis lin fari bestan laboron.
驢仔覺得好迷茫,又好勞氣。成日呢樣又唔得,嗰樣又唔得。有一日,佢大發雷霆,一腳就踢佢媽咪落地下。
Konfuzo kaj kolero kreskiĝis en Azeno. Li ne faru ĉi tion kaj li ne faru tion ĉi. Li ne kondutu sin tiel kaj li ne kondutu sin tiel. Li tiel koleriĝis ke iutage li piedbatis sian patrinon al la tero.
驢仔覺得好羞家,唯有離家出走,走得越遠越好。
Azeno pleniĝis de honto. Li forkuris tiom malproksimen kaj tiom rapide kiom li povis
Kiam li ĉesis kuri, estis jam nokto, kaj Azeno perdiĝis. “I-a?” li flustris al la mallumo. “I-a?” ĝi resonis al li. Li estis sola. Li buklis sin strikte en pilkoformo kaj eniris profundan kaj maltrankvilan dormadon.
驢仔醒返嚟就發現有個老人耷低頭望住佢。佢睇住老人對眼,感覺到一絲希望。
Azeno vekiĝis kaj vidis strangan maljunulon, kiu fikse rigardis lin desupre. Li rigardis en la okulojn de la maljunulo kaj eksentis iom da espero.
Azeno restis kun la maljunulo, kiu instruis lin pri multaj diversaj manieroj vivteni sin. Azeno aŭskultis kaj lernis, samkiel la maljunulo. Ili helpis unu la alian, kaj ili kune ridis.
一日朝頭早,老人叫驢仔帶佢去山頂上面。
Iun matenon la maljunulo petis Azeno-n porti lin al montopinto.
佢哋登上山頂,環繞喺雲霧中,瞓著咗。驢仔發夢見到佢媽咪病咗,正喺度叫佢,然之後佢就醒咗……
Alte inter la nuboj ili dormiĝis. Azeno sonĝis, ke lia patrino malsanas kaj vokis lin. Kaj tiam li vekiĝis…
……雲霧消失咗,佢嘅朋友—嗰個老人—亦都消失咗。
… la nuboj estis malaperintaj, kune kun lia amiko, la maljunulo.
Azeno trovis sian patrinon, solan kaj funebrantan sian perditan infanon. Ili fikse rigardis unu la alian longtempe. Kaj tiam forte brakumis unu la alian.
驢仔同媽咪一齊住,慢慢長大,仲學識咗點樣共同生活。慢慢,其他家庭亦都搬咗嚟佢哋左近,住咗落嚟。
La azeninfano kaj lia patrino kreskis kunen kaj trovis multajn manierojn vivi kune. Iom post iom aliaj familioj ekloĝis ĉirkaŭe.