여긴 칼라이에요. 그녀는 일곱살이죠. 그녀의 이름은 그녀의 말 루북수로 “좋은 아이” 라는 뜻 이에요.
Jen Khalai. Ŝi havas sep jarojn. Ŝia nomo signifas “la bonulo” en ŝia lingvo, la lubukusa.
칼라이는 일어나서 오렌지 나무에게 말해요. “오렌지 나무야, 크게 자라서 우리에게 많은 잘 익은 오렌지를 주렴.”
Khalai vekiĝas kaj parolas al la oranĝujo. “Oranĝujo, mi petas, kresku granda kaj donu al ni multe da maturaj oranĝoj.”
칼라이는 학교로 걸어가요. 가는 길에 풀에게 말해요. “풀아, 더 초록색으로 자라고 마르지 말렴.”
Khalai piediras al la lernejo. Survoje ŝi parolas al la herbo. “Herbo, mi petas, kresku verda kaj ne sekiĝu.”
칼라이는 야생화를 지나쳐가요. “꽃들아, 계속해서 피어나서 너희를 내 머리에 꽂을 수 있게 해주렴.”
Khalai preterpasas sovaĝajn florojn. Floroj, mi petas, daŭre floru, tiel ke mi povos meti vin en mian hararon.
학교에서, 칼라이는 단지 중앙의 나무에게 말해요. “나무야, 큰 가지를 뻗어서 우리가 네 그늘 아래서 읽을 수 있게 해주렴.”
En la lernejo Khalai parolas al la arbo en la centro de la korto. “Arbo, mi petas, kreskigu grandajn branĉojn, tiel ke ni povas legi sub via ombro.”
칼라이는 학교를 둘러싼 생울타리에게 말해요. “강하게 자라서 나쁜 사람들이 들어오는 걸 막아주렴.”
Khalai parolas al la arbedo, kiu ĉirkaŭas ŝian lernejon. “Mi petas, kresku forta kaj haltigu la malbonulojn enveni.”
칼라이가 학교에서 집으로 돌아올 때, 오렌지 나무에게 들려요. “네 오렌지는 아직 익었니?” 칼라이가 물어요.
Kiam Khalai revenas hejmen de la lernejo, ŝi vizitas la oranĝujon. “Ĉu viaj oranĝoj jam estas maturaj?” demandas Khalai.
“오렌지가 아직 초록빛이구나,” 칼라이가 한숨을 쉬어요. “내일 보자, 오렌지 나무야.” 칼라이가 말해요. “어쩌면 그 때는 네가 날 위해 잘 익은 오렌지를 가지고 있을 수 있겠지!”
“La oranĝoj estas ankoraŭ verdaj,” Khalai suspiras. “Mi morgaŭ revidos vin, oranĝujo,” Khalai diras. “Eble tiam vi havos maturan oranĝon por mi!”