Elŝuti PDF-on
Reiri al la rakontolisto

萨可满的歌声 La kanto de Sakima

Verkita de Ursula Nafula

Ilustrita de Peris Wachuka

Tradukita de Vicky Liu

Laŭtlegita de Zhuo Sun

Lingvo ĉina (norma)

Nivelo 3-a nivelo

Laŭtlegi la tutan rakonton

Legrapideco

Aŭtomate ludi la rakonton


萨可满和他的父母,还有四岁的妹妹住在一起,他们住在一个富人的土地上,他们的茅草屋在一排大树的后面。

Sakima vivis kun siaj gepatroj kaj sia kvarjara fratino. Ili vivis sur la tereno de riĉulo. Ilia pajlo-tegmenta kabano staris je la fino de arbovico.


萨可满三岁的时候,生了一场大病,从此,萨可满就看不见了,其实萨可满是一个非常有天赋的孩子。

Kiam Sakima havis tri jarojn, li malsanis kaj perdis sian vidon. Sakima estis talentplena knabo.


萨可满今年六岁,他会做很多同龄的男孩不会做的事情,比如,萨可满能和村里的老人坐在一起讨论重要的事情。

Sakima faris multajn aferojn, kiujn aliaj sesjaraj knaboj ne faris. Ekzemple li povis sidi kun la pli aĝaj vilaĝanoj kaj diskuti gravajn aferojn.


萨可满的父母在富人的家里工作。他们每天早出晚归,萨可满就和妹妹呆在家里。

La gepatroj de Sakima laboris ĉe la domo de la riĉulo. Ili eliris la hejmon frumatene kaj revenis malfrue vespere. Sakima estis lasita kun sia fratineto.


萨可满很喜欢唱歌。有一天,他的妈妈问他:“萨可满,你从哪儿学了这些歌?”

Sakima ŝategis kanti kantojn. Iun tagon lia patrino demandis lin, “De kie eklernis vi tiujn ĉi kantojn, Sakima?”


萨可满回答说:“它们就这样出现在我的脑海里,我想到了这些歌,就把它们唱了出来。”

Sakima ripondis, “Ili simple venas, patrino. Mi aŭdas ilin en mia kapo kaj tiam mi kantas.”


萨可满很喜欢给他的妹妹唱歌,特别是她肚子饿的时候。妹妹听着萨可满唱他最喜欢的歌,跟着甜美的歌声摆动起来。

Sakima ŝatis kanti por sia fratineto, precipe se ŝi malsatis. Lia fratino aŭskultus lin kanti sian plej ŝatatan kanton. Ŝi kutimis svingiĝi laŭ la trankviliga melodio.


萨可满的妹妹经常求他:“再唱一次吧!”萨可满唱了一遍又一遍。

“Ĉu vi povas kanti ĝin ree kaj ree, Sakima?” lia fratino petis lin. Sakima do akceptis kaj kantis ĝin ree kaj ree.


有一天晚上,萨可满的父母回到家以后一句话也不说。萨可满知道一定发生了什么不好的事情。

Iun vesperon, kiam liaj gepatroj revenis hejmen, ili tre silentis. Sakima sciis ke io ne ĝustas.


萨可满问爸爸妈妈发生了什么事,他这才知道,原来富人的儿子失踪了,富人孤单一人,很伤心。

“Kio ne ĝustas, patrino, patro?” Sakima demandis. Sakima sciĝis ke la filo de la riĉulo mankas. La viro estis tre malĝoja kaj soleca.


萨可满对父母说:“我可以给他唱歌,这样他就会高兴起来了。”但是萨可满的父母不喜欢这个主意:“他很有钱,而你只是一个看不见的小男孩。你以为你的歌声会帮到他吗?”

“Mi povas kanti por li. Li eble feliĉos denove,” Sakima diris al siaj gepatroj. Sed liaj gepatroj malakceptis lin. “Li estas tre riĉa. Vi nur estas blinda knabo. Ĉu vi kredas ke via kanto povos helpi lin?”


但是萨可满没有放弃,他的妹妹也鼓励他。她说:“萨可满的歌声能赶走饥饿,他肯定也能安慰富人。”

Tamen Sakima ne rezignis. Lia fratineto subtenis lin. Ŝi diris, “La kantoj de Sakima trankviligas min, kiam mi malsatas. Ili trankviligos ankaŭ la riĉulon.”


第二天,萨可满让他的妹妹带他去富人的房子。

La sekvan tagon Sakima petis sian fratineton gvidi lin al la domo de la riĉulo.


他站在一扇大窗户的下面,开始唱他最喜欢的歌。慢慢的,富人的脑袋从窗户里伸出来。

Li staris sub granda fenestro kaj ekkantis sian plej ŝatatan kanton. Malrapide la kapo de la riĉulo ekaperis tra la granda fenestro.


工人们停下了工作。他们仔细地听着萨可满唱歌。有一个人说:“从来没有人能安慰老板,这个看不见的男孩觉得他可以做到吗?”

La laboristoj haltigis sian laboron. Ili aŭskultis la belan kanton de Sakima. Sed unu el la viroj diris, “Neniu povis konsoli la ĉefon. Ĉu tiu blinda knabo kredas ke li povas konsoli lin?”


萨可满唱完了,准备离开。富人跑出来,说:“请再唱一遍吧!”

Sakima finis la kantadon kaj turniĝis por foriri. Sed la riĉulo rapidis eksteren kaj diris, “Mi petas, kantu denove.”


就在那时,两个人抬着担架走来了,担架上是富人的儿子!他们发现这个人被打得面目全非,躺在路边。

Ĝuste tiumomente du viroj venis portante iun sur homportilo. Ili trovis la filon de la riĉulo batitan kaj forlasitan sur la flanko de la vojo.


富人很高兴儿子找回来了。为了感谢萨可满安慰他,他把萨可满和他的儿子一起送到了医院,萨可满很快就会恢复视力了。

La riĉulo tiel ĝojis revidi sian filon. Li rekompencis Sakima por konsili lin. Li kunprenis sian filon kaj Sakima al la malsanulejo por regajnigi la vidon al Sakima.


Verkita de: Ursula Nafula
Ilustrita de: Peris Wachuka
Tradukita de: Vicky Liu
Laŭtlegita de: Zhuo Sun
Lingvo: ĉina (norma)
Nivelo: 3-a nivelo
Fonto: Sakima's song el la Afrika Rakontolibro
Krea Komunaĵo Permesilo
Ĉi tiu verko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.
Opcioj
Reiri al la rakontolisto Elŝuti PDF-on