Elŝuti PDF-on
Reiri al la rakontolisto

玛格威 Magozwe

Verkita de Lesley Koyi

Ilustrita de Wiehan de Jager

Tradukita de Vicky Liu

Laŭtlegita de Zhuo Sun

Lingvo ĉina (norma)

Nivelo 5-a nivelo

Laŭtlegi la tutan rakonton

Legrapideco

Aŭtomate ludi la rakonton


在内罗毕这座繁忙的城市里,住着一群流浪的男孩,他们日复一日地活着,从来不知道什么是舒适安逸的生活。一天早上,男孩们从冰冷的人行道上醒来,把他们用来睡觉的毯子叠起来。天太冷了,为了驱赶寒气,他们用拾来的垃圾燃起了一堆火。在这群男孩中有一个人叫玛格威。

En la okupata urbo Najrobo, malproksime de zorgema vivo hejme, loĝis grupo de senhejmaj knaboj. Ili bonvenigis ĉiun tagon kiel ajn ĝi venis. Unu mateno, la knaboj pakis siajn matojn post dormado sur malvarmaj trotuaroj. Por forpeli la malvarmon ili ekbruligis fajron per rubo. Inter la grupo de knaboj estis Magozwe. Li estis la plej juna.


玛格威的父母过世时,他只有五岁,他搬去跟叔叔一起生活。叔叔从来不关心玛格威。玛格威在叔叔家挨饿受冻,还要干很多体力活。

Kiam la gepatroj de Magozwe mortis, li havis nur kvin jarojn. Li iris loĝi kun sia onklo. Ĉi tiu viro ne zorgis pri la infano. Li ne donis al Magozwe sufiĉe da manĝaĵo. Li igis la knabon multe labori.


一旦玛格威稍有抱怨,叔叔就会对他拳打脚踢。有一次,玛格威问叔叔他能不能去上学,叔叔狠狠地打了他几下,说:“你这傻瓜,用得着上学吗?”玛格威过了三年这样的日子,终于离家出走,无家可归。

Se Magozwe plendis aŭ demandis, lia onklo batis lin. Kiam Magozwe petis, ĉu li povas iri al lernejo, lia onklo batis lin kaj diris: “Vi estas tro stulta por lerni ion ajn.” Post tri jaroj de ĉi tiu traktado Magozwe forkuris de sia onklo. Li ekloĝis surstrate.


流浪生活非常艰辛,大多数男孩每天只能混个温饱。他们有时候会被抓起来,有时候会挨打。当他们生病的时候,没有人照顾他们。这群男孩就靠乞讨得来的一点点钱过活,他们有时候也会卖塑料品和旧货赚点钱。有时候别的流浪汉会来找茬,争夺领地,那时候生活就更艰难。

Strata vivo estis malfacila kaj la plej multo de la knaboj luktis ĉiutage nur por akiri manĝon. Foje ili estis arestitaj, foje batitaj. Kiam ili estis malsanaj, estis neniu por helpi. La grupo dependis de la malmulta mono, kiun ili akiris de almozpetado, kaj de vendado de plastoj kaj aliaj reciklado. La vivo estis eĉ pli malfacila pro bataloj kun rivalaj grupoj, kiuj volis regi partojn de la urbo.


有一天,玛格威正在翻垃圾箱,他找到了一本破旧不堪的故事书。他把书上的灰尘吹走,把书放进了袋子里。每天完工后,他会把书拿出来,翻着上面的图画,可惜他看不懂上面的文字。

Iun tagon, dum Magozwe trarigardis la rubujojn, li trovis malnovan ĉifonan rakontolibron. Li purigis la malpuraĵon de ĝi kaj metis ĝin en sian sakon. Ĉiutage poste li elprenis la libron kaj rigardis la bildojn. Li ne sciis kiel legi la vortojn.


图画书讲的是一个男孩长大成为飞行员的故事。玛格威有时候会梦想自己成为一个飞行员。有时候,他想象着自己就是故事中的男孩。

La bildoj rakontis la historion de knabo, kiu fariĝis piloto. Magozwe revus esti piloto. Foje, li imagis, ke li estas la knabo en la rakonto.


有一天,天气很冷,玛格威站在街头乞讨。一个男人走过来,跟他打招呼:“你好,我叫托马斯。我在这儿附近工作,你可以到那儿拿点吃的。”他指着一座蓝顶黄墙的房子,“我希望你别客气,到那儿去拿点吃的吧!”玛格威看了看男人,又看了看房子,说:“可能吧!”然后他就走开了。

Malvarmis kaj Magozwe staris sur la vojo almozpetante. Viro iris al li. “Saluton, mi estas Tomaso. Mi laboras proksime ĉi tie, en loko, kie vi povas havi ion por manĝi,” diris la viro. Li indikis flavan domon kun blua tegmento. “Mi esperas, ke vi iros tien por iom manĝi?” li demandis. Magozwe rigardis la viron, kaj poste la domon. “Eble,” li diris, kaj foriris.


接下来的几个月,流浪的男孩们渐渐认识了托马斯。他喜欢跟人聊天,特别是无家可归的人。托马斯听别人讲他们的故事。他不苟言笑,非常耐心、有礼貌,尊重他人。一些男孩开始在白天去蓝顶黄墙的房子里找吃的。

Dum la sekvaj monatoj, la senhejmaj knaboj kutimis vidi Tomason. Li ŝatis paroli kun homoj, precipe homoj surstrate. Tomaso aŭskultis la rakontojn pri la vivoj de homoj. Li estis serioza kaj pacienca, neniam malĝentila aŭ senrespekta. Iuj el la knaboj komencis iri al la flava kaj blua domo por manĝi tagmeze.


有一天,玛格威正坐在人行道上看故事书,托马斯来了坐在他旁边。托马斯问:“这本书讲了什么故事?”玛格威回答说:“这是关于一个男孩成为飞行员的故事。”托马斯问:“男孩叫什么名字?”玛格威声音低了下去:“我不知道,我不识字。”

Magozwe sidis sur la trotuaro rigardante sian bildlibron, kiam Tomaso sidiĝis apud li. “Pri kio temas la rakonto?” demandis Tomaso. “Temas pri knabo, kiu fariĝas piloto,” respondis Magozwe. “Kiel nomiĝas la knabo?” demandis Tomaso. “Mi ne scias, mi ne scias legi,” diris Magozwe mallaŭte.


当他们再次见面的时候,玛格威开始跟托马斯讲自己的故事,他的叔叔怎么对他,他怎么逃离了叔叔家。托马斯没说什么,也没有告诉玛格威该怎么做,但是他听得很仔细。有时候他们会一边在蓝顶黄墙的房子里吃东西,一边聊聊天。

Kiam ili renkontiĝis, Magozwe komencis rakonti sian propran historion al Tomaso. Ĝi estis la rakonto de lia onklo kaj kial li forkuris. Tomaso ne multe parolis, kaj li ne diris al Magozwe kion fari, sed li ĉiam aŭskultis atente. Foje ili parolis dum ili manĝis ĉe la domo kun la blua tegmento.


玛格威十岁生日的时候,托马斯给了他一本新的故事书,这是关于一个乡下男孩成为足球运动员的故事。托马斯给玛格威讲过这个故事很多次。有一天,托马斯说:“我觉得你应该去上学,去识字。你觉得呢?”托马斯说他知道一个地方,孩子们可以住在那儿,上学。

Proksime al la deka naskiĝtago de Magozwe, Tomaso donis al li novan rakontolibron. Ĝi estis rakonto pri vilaĝa knabo, kiu kreskis esti fama futbalisto. Tomaso legis tiun rakonton al Magozwe multfoje, ĝis unu tago li diris, “Mi pensas, ke venis la tempo, por vi iri al lernejo kaj lerni kiel legi. Kion vi pensas?” Tomaso klarigis, ke li scias pri loko, kie infanoj povas loĝi kaj iri al lernejo.


玛格威想了想去新地方生活,上学。但是,如果他叔叔说得对,他太笨了上不了学怎么办?如果在新的地方,他又要挨打怎么办?他有点儿害怕,心想:“也许我注定就要睡在马路边。”

Magozwe pensis pri ĉi tiu nova loko, kaj pri irado al lernejo. Kaj kio se lia onklo pravus kaj li estus tro stulta por lerni ion ajn? Kio se ili batus lin ĉe ĉi tiu nova loko? Li timis. “Eble estas pli bone resti loĝanta sur la strato,” li pensis.


他把自己的想法告诉了托马斯。托马斯对他循循善诱,终于说服了玛格威,他在新地方一定会过上更好的生活。

Li dividis siajn timojn kun Tomaso. Post iom da tempo la viro trankviligis la knabon, ke la vivo povus esti pli bona ĉe la nova loko.


玛格威搬到了新家,新家的屋顶是绿色的。他和两个男孩住一间房间。屋子里还住着其他十个孩子。和他们住在一起的是茜茜阿姨和她的丈夫,还有三只狗,一只猫,一头老山羊。

Kaj tiel Magozwe translokiĝis en ĉambron en domo kun verda tegmento. Li dividis la ĉambron kun du aliaj knaboj. Entute estis dek infanoj loĝantaj en tiu domo. Kune kun onklino Cissy kaj ŝia edzo, tri hundoj, kato, kaj maljuna kapro.


玛格威开始读书,他遇到了不少困难,很难赶上他的同学们,有时候他差点就要放弃了。但他每次想起故事书里的飞行员和足球运动员,他都坚持了下来,就像他们一样。

Magozwe komencis lernejon kaj ĝi estis malfacila. Li havis multon por lerni post malfrua komenco. Foje li volis rezigni. Sed li pensis pri la piloto kaj la futbalisto en la rakontolibroj. Kiel ili, li ne rezignis.


有一天,玛格威正在屋子后院里看书,托马斯来了,坐在他旁边:“这本书讲了什么故事?”玛格威回答说:“这是关于一个男孩变成老师的故事。”托马斯问:“那个男孩叫什么名字?”玛格威咧嘴一笑:“他叫玛格威。”

Magozwe sidis en la korto ĉe la domo kun la verda tegmento, legante rakontolibron de la lernejo. Tomaso venis kaj sidis apud li. “Pri kio temas la rakonto?” demandis Tomaso. “Temas pri knabo, kiu fariĝas instruisto,” respondis Magozwe. “Kiel nomiĝas la knabo?” demandis Tomaso. “Li nomiĝas Magozwe,” diris Magozwe ridetante.


Verkita de: Lesley Koyi
Ilustrita de: Wiehan de Jager
Tradukita de: Vicky Liu
Laŭtlegita de: Zhuo Sun
Lingvo: ĉina (norma)
Nivelo: 5-a nivelo
Fonto: Magozwe el la Afrika Rakontolibro
Krea Komunaĵo Permesilo
Ĉi tiu verko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.
Legi pliajn rakontojn de la 5-a nivelo:
Opcioj
Reiri al la rakontolisto Elŝuti PDF-on