Koko kaj Milpiedulo estis amikoj. Sed ili ĉiam konkuris unu kontraŭ la alia. Iun tagon ili decidis ludi futbalon por vidi, kiu estis la pli bona ludanto.
Wọ́n lọ gbá bọ́ọ̀lù.
Ili iris al la ludkampo kaj ekludis. Koko estis rapida, sed Milpiedulo estis pli rapida. Koko piedbatis malproksimen, sed Milpiedulo piedbatis pli malproksimen. Koko eksentis sin malkontenta.
Adìyẹ ní ó múlé.
Ili decidis ludi punŝoton. Unue, Milpiedulo estis la golulo. Koko gajnis nur unu golon. Tiam estis la vico de Koko gardi la golejon.
Ọ̀ọ̀kùn gbá bọ́ọ̀lù wọlé.
Milpiedulo piedbatis la pilkon kaj faris golon. Milpiedulo piedbatis la pilkon kaj faris golon. Milpiedulo kapbatis la pilkon kaj faris golon. Milpiedulo gajnis kvin golojn.
Inú bí Adìyẹ.
Koko koleregis, ĉar ŝi perdis la ludon. Ŝi estis tre malbona perdanto. Milpiedulo ekridis, ĉar lia amiko faris tiom da bruo pri tio.
Adìyẹ ṣá Ọ̀ọ̀kùn jẹ, ó gbée mì.
Koko tiel koleris ke ŝi larĝe malfermis la bekon kaj forglutis la milpiedulon.
Adìyẹ padé ìyá Ọ̀ọ̀kùn.
Dum Koko marŝis hejmen, ŝi renkontis Milpiedul-patrinon. Milpiedul-patrino demandis, “Ĉu vi vidis mian infanon?” Koko nenion diris. Milpiedul-patrino maltrankviliĝis.
“Ìyá mi, ẹ gbà mi1” Ọ̀ọ̀kùn paríwo.
Tiam Milpiedul-patrino aŭdis voĉeton. “Helpu min, panjo!” kriis la voĉo. Milpiedul-patrino ĉirkaŭrigardis kaj aŭskultis atente. La voĉo venis el ene de la koko.
Ara Adìyẹ kò yá.
Milpiedul-patrino ekkriis, “Uzu vian specialan povon, mia infano!” La milpieduloj povas fari malbonan odoron kaj malbonan guston. Koko eksentis sin malsana.
Ọ̀ọ̀kùn kò dára rára lẹ́nu rẹ́.
Koko ruktis. Tiam ŝi glutis kaj kraĉis. Tiam ŝi ternis kaj tusis. Kaj tusis. La milpiedulo estis naŭzega!
Adìyẹ bi Ọ̀ọ̀kùn jádé láti ikùn rẹ̀.Ọ̀ọ̀kùn sáré, ó sálọ.
Koko tusis, ĝis ŝi eltusigis la milpiedulon kiu estis en ŝia stomako. Milpiedul-patrino kaj ŝia infano suprenrampis sur arbo kaj kaŝis sin.
Adìyẹ àti Ọ̀ọ̀kùn dí ọ̀tá.
Ekde tiam la kokoj kaj la milpieduloj estis malamikoj.