Elŝuti PDF-on
Reiri al la rakontolisto

Anansi Keda Acoa Anansi kaj saĝeco

Verkita de Ghanaian folktale

Ilustrita de Wiehan de Jager

Tradukita de Betty Atima

Lingvo tesa

Nivelo 3-a nivelo

Laŭtlegi la tutan rakonton Sonregistraĵo por tiu ĉi rakonto ankoraŭ mankas.


Your translated text     Kolo sec sec ka asonga mam itunga ajenete

Longe, longe antaŭe la homoj ne sciis ion ajn. Ili ne sciis kiel farmi kultivaĵojn aŭ kiel teksi tukojn aŭ kiel fari ferajn ilojn. La dio Nyame supre en la ĉielo havis ĉiun saĝecon de la mondo. Li tenis ĝin sekura en argila kruĉo.


Your translated text      Adope aparan, abu Nyame

Unu tagon, Nyame decidis ke li donos la kruĉon de saĝeco al Anansi. Ĉiam kiam Anansi rigardis en la argilan kruĉon, li lernis ion novan. Ĝi estis tiel ekscita!


Your translated text     “Ebeit eong aidar

Avida Anansi pensis, “mi tenos la kruĉon ĉe la supro de alta arbo. Tiel mi povas havi ĉion por mi mem!” Li ŝpinis longan fadenon, bobenis ĝin ĉirkaŭ la argilan kruĉon kaj ligis ĝin al sia stomako. Li komencis grimpi la arbon. Sed estis malfacile grimpi la arbon kun la kruĉo frapanta liajn genuojn la tutan tempon.


Your translated text  Ngin saawa kere ebwoi

La tutan tempon la juna filo de Anansi estis observanta malsupre ĉe la trunko de la arbo. Li diris, “Ĉu ne estus pli facile grimpi se vi anstataŭe ligus la kruĉon al via dorso?” Anansi provis ligi la argilan kruĉon plenan de saĝeco al sia dorso, kaj tio vere estis multe pli facila.


Your translated text       Atipete taai obu odolo

Tujtuje li atingis la supron de la arbo. Sed tiam li haltis pensante, “mi devus esti tiu kiu havas ĉiun saĝecon sed jen mia filo estis pli lerta ol mi!” Anansi estis tiel kolera pri tio ĉi ke li ĵetis la argilan kruĉon malsupren for de la arbo.


Your translated text    Obu omunyumunyun ko kwap. Obu acoa

Ĝi frakasiĝis en pecojn sur la tero. La saĝeco estis libera por dividiĝi inter ĉiuj. Kaj tiel la homoj lernis farmi, teksi tukojn, fari ferajn ilojn, kaj ĉiujn aliajn aferojn kiujn homoj scias fari.


Verkita de: Ghanaian folktale
Ilustrita de: Wiehan de Jager
Tradukita de: Betty Atima
Lingvo: tesa
Nivelo: 3-a nivelo
Fonto: Anansi and Wisdom el la Afrika Rakontolibro
Krea Komunaĵo Permesilo
Ĉi tiu verko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite 3.0 Tutmonda.
Legi pliajn rakontojn de la 3-a nivelo:
Opcioj
Reiri al la rakontolisto Elŝuti PDF-on