Koko kaj Milpiedulo estis amikoj. Sed ili ĉiam konkuris unu kontraŭ la alia. Iun tagon ili decidis ludi futbalon por vidi, kiu estis la pli bona ludanto.
Ili iris al la ludkampo kaj ekludis. Koko estis rapida, sed Milpiedulo estis pli rapida. Koko piedbatis malproksimen, sed Milpiedulo piedbatis pli malproksimen. Koko eksentis sin malkontenta.
Milpiedulo piedbatis la pilkon kaj faris golon. Milpiedulo piedbatis la pilkon kaj faris golon. Milpiedulo kapbatis la pilkon kaj faris golon. Milpiedulo gajnis kvin golojn.
Koko tiel koleris ke ŝi larĝe malfermis la bekon kaj forglutis la milpiedulon.
Ngalesikhatsi inkhukhu ibuyela
ekhaya, yahlangana namake
welishongololo endleleni. Make
welishongololo wabuta watsi,
“Awukase umbone yini
umntfwana wami?” Inkhukhu
yavele yatibindzela nje
yahamba. Wakhatsateka
kakhulu Make welishongololo.
Dum Koko marŝis hejmen, ŝi renkontis Milpiedul-patrinon. Milpiedul-patrino demandis, “Ĉu vi vidis mian infanon?” Koko nenion diris. Milpiedul-patrino maltrankviliĝis.
Make welishongololo weva livi
lelincane litsi. “Ngisite make!”
ngalelikhalako livi. Wase
uyacalata make welishongololo.
Waphindze walalelisisa, lelivi
belichamuka ngekhatsi
enkhukhwini.
Tiam Milpiedul-patrino aŭdis voĉeton. “Helpu min, panjo!” kriis la voĉo. Milpiedul-patrino ĉirkaŭrigardis kaj aŭskultis atente. La voĉo venis el ene de la koko.
Milpiedul-patrino ekkriis, “Uzu vian specialan povon, mia infano!” La milpieduloj povas fari malbonan odoron kaj malbonan guston. Koko eksentis sin malsana.