La ĝardeno de avinjo estis mirinda, plena da sorgo, milio kaj manioko. Sed plej bonaj de ĉio estis la bananoj. Kvankam avinjo havis multajn genepojn, mi sekrete sciis, ke mi estas ŝia plej ŝatata. Ŝi ofte invitis min al sia domo. Ŝi ankaŭ diris al mi sekretetojn. Sed estis unu sekreto, kiun ŝi ne dividis kun mi: kie ŝi maturigis bananojn.
Óre nabô olóng nádol olkikápu
sápuk otíi boó te embatá é enkají e
kokoô.
Nájó áíkílíkuan náajokí, “olkikápu lái
loó intásimi.”
Nádol ajó kéítoípo te oó imbenék ó
olmaisurí. Nájó áíkílíkuan kokoô,
náajokí, “imbénék oó intásimi.”
Iun tagon mi vidis grandan pajlan korbon metitan en la sunbrilo ekster la domo de avino. Kiam mi demandis, por kio ĝi utilas, la sola respondo, kiun mi ricevis, estis: “Ĝi estas mia magia korbo.” Apud la korbo, estis pluraj bananfolioj, kiujn avino turnis de tempo al tempo. Mi scivolis. “Por kio servas la folioj, avinjo?” Mi demandis. La sola respondo, kiun mi ricevis, estis: “Ili estas miaj magiaj folioj.”
Estis tre interesa rigardi Avinjon, la bananojn, la bananajn foliojn kaj la grandan pajlan korbon. Sed avinjo sendis min al mia patrino pro komisio. “Avinjo, mi petas, lasu min rigardi dum vi preparas …” “Ne obstinu, infano, faru tion, kion oni diras al vi,” ŝi insistis. Mi ekkuris.
Kiam mi revenis, avinjo sidis ekstere sed kun nek la korbo nek la bananoj. “Avinjo, kie estas la korbo, kie estas ĉiuj bananoj, kaj kie …” Sed la sola respondo, kiun mi ricevis, estis: “Ili estas en mia magia loko.” Ĝi estis tre seniluziiga!
Óre peê elusóo inkólóng’i áre,
náairriwáa kókoô mashómo ayakí
entirmá enyé te olgilatá lénye
óíruráre.
Óre peê ajíng atúa ílô gílátá,
náamurutóo olng’usíl lé oo
ilmaisurîn oóotô.
Nádol olkikápu le kokoô
eimulumuláro te olkarashá.
Nájó ábólú, nádol ilmaisurîn oóotô
oórropîl te átua ílô kikápu.
Du tagojn poste, avinjo sendis min preni ŝian bastonon el sia dormoĉambro. Tuj kiam mi malfermis la pordon, bonvenigis min la forta odoro de maturaj bananoj. En la interna ĉambro estis la granda magia pajla korbo de avinjo. Ĝi estis bone kaŝita sub malnova litkovrilo. Mi levis ĝin kaj flaris tiun gloran odoron.
La voĉo de avinjo surprizis min, kiam ŝi vokis: “Kion vi faras? Rapidu kaj alportu al mi la bastonon.” Mi elrapidis kun ŝia bastono. “Pri kio vi ridetas?” Avinjo demandis. Ŝia demando konstatigis min, ke mi ankoraŭ ridetis pro la malkovro de ŝia magia loko.
La sekvan tagon, kiam avinjo vizitis mian patrinon, mi rapidis al ŝia domo por denove kontroli la bananojn. Estis aro tre matura. Mi elektis unu kaj kaŝis ĝin en mia robo. Ree kovrinte la korbon, mi iris malantaŭ la domon kaj rapide manĝis ĝin. Ĝi estis la plej dolĉa banano, kiun mi iam gustumis.
La sekvan tagon, kiam avinjo estis en la ĝardeno, rikoltante legomojn, mi enŝteliĝis kaj rigardis la bananojn. Preskaŭ ĉiuj maturiĝis. Mi ne povis ne preni kvar. Dum mi piedpintis al la pordo, mi aŭdis la tuson de avinjo ekstere. Mi sukcesis ekkaŝi la bananojn sub mia robo kaj preterpasis ŝin.
Nékenyu, náa enkolóng ó osokóni.
Náa kéyá oshî kókoô ilmaisurîn o
manká amír.
Néítu ayók aparán ninyé ínâ olóng.
Káke ányááká aké aló.
La sekva tago estis bazara tago. Avinjo frue vekiĝis. Ŝi ĉiam prenis maturajn bananojn kaj maniokon por vendi en la bazaro. Mi ne rapidis viziti ŝin tiun tagon. Sed mi ne povis eviti ŝin longe.
Óre ínâ olóng téípa, náaipót
intóiwúó áainéí eboitá o kokoô.
Náyíólou ajó káínyoo peê áaipotokí.
Óre ínâ kewaríé náírrag nádamú ajó
máígil áíkata apurrishó. Imapurróo
áí tóki te kókoô, némápúrróo te oó
intóiwúó áainéí, némápúrróo te líkáí
túng’ání.
Poste tiun vesperon vokis min mia patrino kaj patro, kaj Avinjo. Mi sciis kial. Tiun nokton, kiam mi ekdormis, mi sciis, ke mi neniam plu povos ŝteli, ne de avinjo, ne de miaj gepatroj, kaj certe ne de iu alia.