Elŝuti PDF-on
Reiri al la rakontolisto

Njolo ni kukutiseza bumaswe La venĝo de la mielgvida birdo

Verkita de Zulu folktale

Ilustrita de Wiehan de Jager

Tradukita de Christabel Songiso, Akombelwa Muyangana

Lingvo loza (Namibio)

Nivelo 4-a nivelo

Laŭtlegi la tutan rakonton

Legrapideco

Aŭtomate ludi la rakonton


Le ki likande la Ngede, yena Njolo ni mutangana yatimana yabizwa Gingile. Zazi leliñwi Gingile hanaile kwa kuzuma autwa pizo ya Ngede. Mwahanu ya Gingile sekukala kukoloba kabaka la kunahana linosi. Kihayema ni kuteeleza ka tokomelo, kubatisisa konji habona nyunywani mwa mitai fahalimu a toho yahae. “Kiyo-kiyo-kiyo,” Nyunywani ya lila, inze ifufela kwa kota yetatama, ni yetatama. “Kiyo, kiyo, kiyo,” yabiza, inge iyema nako ni nako kuikolwisisa kuli Gingile walatelela.

Jen la historio de Ngede, la Mielgvida Birdo, kaj avida junulo nomata Gingile. Unu tagon dum Gingile estis ĉasanta li aŭdis la vokon de Ngede. La buŝo de Gingile komencis akvumi pro la penso pri mielo. Li haltis kaj aŭskultis atente, serĉante ĝis li vidis la birdon en la branĉoj super sia kapo. “Ĉitik-ĉitik-ĉitik”, krakis la birdeto, dum li flugis al la sekva arbo, kaj la sekva. “Ĉitik, ĉitik, ĉitik”, li vokis, haltante de tempo al tempo por esti certa, ke Gingile sekvas.


Hase kufitile nakonyana, sebafita fa kota yetuna ya mubuyu. Ngede atulaka ka makatakata kwa mitai. Saina fa mutai ulimuñwi ni kuotolola toho yahae ku Gingile inge yabata ku bulela, “Kiye! Taha cwale! Kiñi sesi ku liyehisa?” Gingile hakuna limuka zanaboni mwa tasi a kota, kono na sepile Ngede.

Post duonhoro ili atingis grandan sovaĝan figarbon. Ngede freneze saltetis inter la branĉoj. Li tiam staris sur unu branĉo kaj klinis sian kapon al Gingile kvazaŭ dirante, “Jen ĝi! Venu nun! Kio okupas vin tiom longe?” Gingile ne povis vidi iujn abelojn de sub la arbo, sed li fidis Ngede.


Kikafo, Gingile abeya muwayo wa kuzumisa mwa tasi a kota, akubukanya buandilala ni kutumbula mulilo. Mulilo hase utuka hande, abeya kota yetelele yeomile mwahali a mulilo. Kota ye neizibahala kwa kuzusa musi womuñata hainze ituka. Apahama kwa kota inge asweli kota yeo kwa mafelelezo ayona ka meeno.

Do Gingile demetis sian ĉaslancon sub la arbon, kunigis kelkajn sekajn branĉetojn kaj faris fajreton. Kiam la fajro bone brulis, li metis longan sekan bastonon en la koron de la fajro. Ĉi tiu ligno estis speciale konata fari multon da fumo dum ĝi brulis. Li komencis grimpi, tenante la malvarmetan finon de la fumanta bastono en siaj dentoj.


Kasamulahonyana, autwa mulumo wa limuka zepatehile. Nelikena ni kuzwa mwa pakani ya kota mwa ngoma ya zona. Gingile hasafitile akasheza kota mwa pakani. Limuka selizwa kumatela fande, inge linyemile. Se libaleha kakuli alilati musi kono nelisikaya inge lisika lumaka Gingile habutuku!

Baldaŭ li aŭdis la laŭtan zumadon de la okupataj abeloj. Ili eniris kaj eliris el kavaĵo en la arbotrunko – sia abelujo. Kiam Gingile atingis la abelujon, li puŝis la fumantan finon de la bastono en la kavon. La abeloj elflugis, koleraj kaj kruelaj. Ili forflugis pro la fumon – sed ne antaŭ ol ili donis al Gingile dolorajn pikilojn!


Limuka alizwile, Gingile sa kenya lizoho lahae mwa siyaleto. Azusa linjango ze bukiti za linosi, zenelotisa linosi zekambile mi litezi mafula. Abeya hande linjango mwa kakotani kana shimbile famaheta ahae ni kukala kutuluka kwa kota.

Kiam la abeloj estis ekstere, Gingile puŝis siajn manojn en la neston. Li elprenis manplenojn da la peza mielĉelaro, gutanta per riĉa mielo kaj plena de dikaj, blankaj larvoj. Li metis la vaksaĵon zorge en la saketon, kiun li portis sur sian ŝultron, kaj komencis grimpi suben laŭ la arbo.


Ngede nabuha lika kaufela zeo Gingile naeza. Namu libelela kuli amusiyele kwateni linosi kakuitumela ku Njolo. Ngede atula tula kwa mutai ni mutai kusutelela fafasi. Mafelelezo Gingile afita fafasi a kota. Ngede angongaula fa licwe kwatuko ni mushimani ni kulibelela mupuzo wahae.

Ngede fervore spektis ĉion, kion Gingile faris. Li atendis, ke li lasu dikan pecon de mielĉelaro kiel dankoferon al la Mielgvidisto. Ngede flirtis de branĉo al branĉo, pli kaj pli proksime al la tero. Fine Gingile atingis la fundon de la arbo. Ngede sidis sur rokon proksime al la knabo kaj atendis sian rekompencon.


Kono, Gingile atima mulilo, anopa muwayo wahae nikufunduka kuliba kwandu, kuicanganisa nyunywani. Ngede abiza kakunyema, “VIC-torr! VIC-torr!” Gingile ayema, atalimela kanyunywani ni kuseha hahulu. “Ubata kwa linosi, wabata, mulikanaka? Ha! Kono niezize musebezi kaufela, ni ku lumiwa kwa limuka ninosi. Nikaikabela cwañi linosi zende niwena?” Saikela. Ngede nafilikani! Nekusa swaneli kumueza cwalo! Kono uka kutisezwa bumaswe.

Gingile estingis la fajron, prenis sian lancon kaj ekmarŝis hejmen, ignorante la birdon. Ngede kolere vokis, “VIC-torr! VIC-torrr!” Gingile haltis, fiksrigardis la birdeton kaj laŭte ridis. “Vi volas iom da mielo, ĉu ne, mia amiko? Ha! Sed mi faris la tutan laboron kaj ricevis ĉiujn de la pikojn. Kial mi dividu iun el ĉi tiu dolĉa mielo kun vi?” Poste li ekiris. Ngede furiozis! Ĉi tio ne estis maniero trakti lin! Sed li venĝos.


Zazi leliñwi kasamulaho alisunda Gingile hape autwa pizo ya linosi ya Ngede. Ahupula linosi zetabusa nikuakufela kulatelela nyunywani hape. Hase aetelezi Gingile kwa tuko a mushitu, Ngede ayema kuipumulisa mwa muluti wa sikuku sa muutwa sesinde. “Ahh,” Gingile anahana. “Ngoma ya limuka iswanela kuba mwa kota onamo.” Atumbula kalilo kahae kabubebe nikukala kupahama ni kota yezwa musi mwa hanu yahae. Ngede aina inge abuha.

Unu tagon pluraj semajnoj poste, Gingile denove aŭdis la mielan vokon de Ngede. Li memoris la bongustan mielon, kaj fervore sekvis la birdon denove. Post gvidado de Gingile laŭ la arbara rando, Ngede haltis por ripozi en granda ombrela dornarbo. “Ahh,” pensis Gingile. “La abelujo devas esti en ĉi tiu arbo.” Li rapide faris sian malgrandan fajron kaj komencis grimpi, la fumanta branĉo en liaj dentoj. Ngede sidis kaj rigardis.


Gingile apahama kono na komoka anasa utwi mulumo wa limuka sina kamita. “Mwendi limuka liinzi mwahali luli a kota,” ainahanela. Apahama mutai womuñwi. Kono kufita kuli afumane limuka, atalimela mwa pata ya liñau! Liñau neli nyemile hahulu fakupasumuniwa fa buloko kasipundumukela. La kutisa meeto alona kabusisani, laatama kubonisa meeno alona amatuna ashengile hahulu.

Gingile grimpis, miranta kial li ne aŭdis la kutiman zumadon. “Eble la abelujo estas profunde en la arbo,” li pensis al si. Li tiris sin supren laŭ alia branĉo. Sed anstataŭ la abelujo, li fiksrigardis la vizaĝon de leopardo! Leopardo tre koleris pro la kruda interrompo de sia dormo. Ŝi duonfermis la okulojn kaj malfermis la buŝon por malkaŝi siajn tre grandajn kaj tre akrajn dentojn.


Liñau li sikamuluma kale, Gingile atuluka kwa kota kakuakufa. Ka kuakufa kwahae, ashuta mutai mi awela fafasi kamusindo omutuna ni kukweta lisito. Acuñuta kabubebe mwanakonela. Kalitohonolo lahae, Liñau nelisali mwa buloko kuli limumatise. Ngede, njolo ya linosi, namukutiselize bumaswe bwahae. Mi ni Gingile naitutile tuto.

Antaŭ ol Leopardo povis ĵeti sin al Gingile, li rapidis suben laŭ la arbo. Pro hasto, li maltrafis branĉon, kaj alteriĝis peze sur la teron tordante sian maleolon. Li marŝis kiel eble plej rapide. Feliĉe por li, Leopardo ankoraŭ estis tro dormema por postkuri lin. Ngede, la Mielgvidisto, venĝis sin. Kaj Gingile lernis sian lecionon.


Cwale, bana ba Gingile abautwa likande la Ngede baba ni likute la kanyunywani. Moba lafelanga linosi, babonanga kuli basiyela kwateni Njolo siemba sesituna sa sinjango sa linosi.

Kaj do, kiam la infanoj de Gingile aŭdas la historion de Ngede, ili respektas la birdeton. Kiam ajn ili rikoltas mielon, ili certe lasas la plej grandan parton de la mielĉelaro por Mielgvidisto.


Verkita de: Zulu folktale
Ilustrita de: Wiehan de Jager
Tradukita de: Christabel Songiso, Akombelwa Muyangana
Lingvo: loza (Namibio)
Nivelo: 4-a nivelo
Fonto: The Honeyguide's revenge el la Afrika Rakontolibro
Krea Komunaĵo Permesilo
Ĉi tiu verko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite 3.0 Tutmonda.
Opcioj
Reiri al la rakontolisto Elŝuti PDF-on