La gepatroj de Sakima laboris ĉe la domo de la riĉulo. Ili eliris la hejmon frumatene kaj revenis malfrue vespere. Sakima estis lasita kun sia fratineto.
Sakima ŝatis kanti por sia fratineto, precipe se ŝi malsatis. Lia fratino aŭskultus lin kanti sian plej ŝatatan kanton. Ŝi kutimis svingiĝi laŭ la trankviliga melodio.
“Mi povas kanti por li. Li eble feliĉos denove,” Sakima diris al siaj gepatroj. Sed liaj gepatroj malakceptis lin. “Li estas tre riĉa. Vi nur estas blinda knabo. Ĉu vi kredas ke via kanto povos helpi lin?”
Tamen Sakima ne rezignis. Lia fratineto subtenis lin. Ŝi diris, “La kantoj de Sakima trankviligas min, kiam mi malsatas. Ili trankviligos ankaŭ la riĉulon.”
次の日、サキマは小さな妹にお金持ちの男の人の家までの案内を頼みました。
La sekvan tagon Sakima petis sian fratineton gvidi lin al la domo de la riĉulo.
La laboristoj haltigis sian laboron. Ili aŭskultis la belan kanton de Sakima. Sed unu el la viroj diris, “Neniu povis konsoli la ĉefon. Ĉu tiu blinda knabo kredas ke li povas konsoli lin?”
La riĉulo tiel ĝojis revidi sian filon. Li rekompencis Sakima por konsili lin. Li kunprenis sian filon kaj Sakima al la malsanulejo por regajnigi la vidon al Sakima.