Odongo kaj Apiyo loĝis en la urbo kun sia patro. Ili antaŭĝojis la ferioperiodon. Ne nur pro la lernejo estis fermita, sed pro ili vizitis sian avinon. Ŝi loĝis en fiŝkaptista vilaĝo proksime al granda lago.
Odongo kaj Apiyo estis ekscititaj, ĉar venis la tempo viziti sian avinon denove. La antaŭan nokton ili pakis siajn sakojn kaj pretiĝis por la longa vojaĝo al ŝia vilaĝo. Ili ne povis dormi kaj parolis la tutan nokton pri la ferio.
Frue la sekvan matenon, ili foriris vilaĝen en la aŭto de sia patro. Ili veturis preter montoj, sovaĝaj bestoj kaj teplantejoj. Ili kalkulis aŭtojn kaj kantis kantojn.
しばらくして子どもたちは疲れて眠ってしまいました。
Post iom da tempo, la infanoj laciĝis kaj ekdormiĝis.
Patro vekis Odongon kaj Apijon dum ili alvenis en la vilaĝon. Ili trovis Nyar-Kanyada, sian avinon, ripozantan sur mato sub arbo. Nyar-Kanyada en Luo, signifas ‘filino de la popolo de Kanyada’. Ŝi estis forta kaj bela virino.
Nyar-Kanyada bonvenigis ilin en la domon kaj dancis ĉirkaŭ la ĉambro kantante kun ĝojo. Ŝiaj genepoj ĝojis doni al ŝi la donacojn, kiujn ili alportis de la urbo. “Unue malfermu mian donacon,” diris Odongo. “Ne, mia donaco unue!” diris Apiyo.
プレゼントを開けてから、ニャル・カニャダは昔から伝わるやり方で孫たちに感謝しました。
Post kiam ŝi malfermis la donacojn, Nyar-Kanyada benis siajn nepojn laŭ tradicia maniero.
それからオドンゴとアピヨは出かけました。蝶々や鳥を追いかけました。
Tiam Odongo kaj Apiyo iris eksteren. Ili postkuris papiliojn kaj birdojn.
木登りをし、湖で水遊びをしました。
Ili grimpis arbojn kaj plaŭdis en la akvon de la lago.
暗くなって、晩御飯を食べに家に帰りました。食べ終える前に彼らは眠りに落ちていました!
Je mallumo, ili revenis al la domo por vespermanĝi. Antaŭ ol ili povis finmanĝi, ili endormiĝis!
次の日、お父さんは子どもたちをニャル・カニャダのもとに残して都会へ車で戻りました。
La sekvan tagon, la patro de la infanoj veturis reen al la urbo lasante ilin kun Nyar-Kanyada.
Odongo kaj Apiyo helpis sian avinon pri hejmaj taskoj. Ili alportis akvon kaj brullignon. Ili kolektis ovojn de la kokinoj kaj plukis legomfoliojn el la ĝardeno.
Unun matenon, Odongo prenis la bovinojn de sia avino por paŝti. Ili kuris sur la bienon de najbaro. La kamparano koleris kontraŭ Odongo. Li minacis posedi la bovinojn pro manĝado de siajn rikoltojn. Post tiu tago, la knabo certigis, ke la bovinoj ne faris problemojn denove.
En alia tago, la infanoj iris al la bazaro kun Nyar-Kanyada. Ŝi havis budon por vendi legomojn, sukeron kaj sapon. Apiyo ŝatis diri al klientoj la prezon de varoj. Odongo pakus tion, kion aĉetis la klientoj.
一日の終わりに、一緒にチャイを飲みました。彼らはおばあさんが稼いだお金を数えるのを手伝いました。
Je la fino de la tago ili kune trinkis chai-teon. Ili helpis avinon kalkuli la monon, kiun ŝi gajnis.
Sed tro baldaŭ finiĝis la ferioj kaj la infanoj devis reiri al la urbo. Nyar-Kanyada donis al Odongo ĉapon kaj al Apiyo puloveron. Ŝi pakis manĝaĵojn por ilia vojaĝo.
Kiam ilia patro venis por venigi ilin, ili ne volis foriri. La infanoj petegis Nyar-Kanyadan, ke li iru kun ili al la urbo. Ŝi ridetis kaj diris: “Mi estas tro maljuna por la urbo. Mi atendos, ke vi revenu al mia vilaĝo.”
オドンゴとアピヨは二人とも、おばあさんを強く抱きしめ、さよならを言いました。
Odongo kaj Apiyo ambaŭ brakumis ŝin forte kaj adiaŭis.
Kiam Odongo kaj Apiyo reiris al la lernejo, ili rakontis al siaj amikoj pri la vivo en la vilaĝo. Iuj infanoj sentis, ke la vivo en la urbo estas bona. Aliaj opiniis, ke la vilaĝo estas pli bona. Sed ĉefe ĉiuj konsentis, ke Odongo kaj Apiyo havas mirindan avinon!