एक समय की बात है, एक बहुत ही खुशहाल परिवार था।
Iam estis feliĉa familio.
वे कभी एक दूसरे से नहीं लड़ते थे। वे घर पर और खेतों में अपने माता-पिता की मदद करते थे।
Ili neniam interbatalis. Ili helpis siajn gepatrojn hejme kaj kampe.
पर उन्हें आग के पास जाने की अनुमति नहीं थी।
Sed ili ne rajtis proksimiĝi al fajro.
वे अपना सारा काम रात में करते थे, क्योंकि वे मोम से बने हुए थे।
Ili ĉiam devis nokte fari sian laboron. Ĉar ili estis faritaj el vakso.
लेकिन उन में से एक लड़के की सूरज की रोशनी में जाने की इच्छा थी।
Sed unu el la knaboj sopiris eliri en la sunlumon.
एक दिन उसकी जाने की बहुत ज़्यादा इच्छा हुई तो उसके भाइयों ने उसे चेतावनी दी…
Iun tagon la sopiro estis tro forta. Liaj fratoj avertis lin…
पर बहुत देर हो चुकी थी! वह गर्म धूप में पिघल गया था।
Sed jam estis tro malfrue! Li fluidiĝis pro la varmega suno.
अपने भाई को पिघलता देख मोम के बच्चे बहुत उदास हो गए।
La vaksinfanoj tiel malĝojis vidi sian fraton forfandiĝi.
पर उन्होंने एक योजना बनाई। उन्होंने उस मोम को एक चिड़िया का आकार दे दिया।
Sed ili faris planon. Ili formis la fandiĝintan vakson kaj kreis birdon.
वे अपने चिड़िया बने भाई को एक ऊँचे पहाड़ पर ले गए।
Ili transportis sian birdo-fraton supren al alta monto.
और जैसे ही सूरज निकला, वह सुबह की रोशनी में गाता हुआ उड़ गया।
Kaj kiam la suno leviĝis, li forflugis kantante en la matenlumo.