Kiam ili preskaŭ alvenis hejmen, Nozibele metis sian manon sur la kolon. Ŝia kolĉeno estis forgesita! “Mi petas, revenu kun mi!” ŝi petis siajn amikojn. Sed ŝiaj amikoj diris ke estis jam tro malfrue.
Igo Nozibele akairana bweka gochia
ase oroche roria.
Akanyora rindere riria riaye
nakoayerera koirana gochia nka.
Rakini agasira omosunte ime.
Do Nozibele reiris sola al la rivero. Ŝi trovis la kolĉenon kaj rapidis hejmen. Sed ŝi perdiĝis en la mallumo.
Egeka are iga akarora oborabu
bokorwa ase enyomba gete.
Akaayerera gochia aroro
nogokong’onta omorangu.
Malproksime ŝi vidis lumon el kabano. Ŝi rapidis al ĝi kaj frapis je la pordo.
Ase omoichano oye, esese ekaigora
omorangu oria nakomoboria, “Ninki
otagete?”
“Gaki nasirire enchera naende nigo
intagete ase yokorara,” Nozibele
agateba.
Inchwo soa, gose inkorome,” esese
eria egateba.
Igo Nozibele agasoa enyomba ime.
Surprize al ŝi, hundo malfermis la pordon kaj diris, “Kion vi volas?” “Mi perdiĝas kaj bezonas lokon por dormi,” diris Nozibele. “Eniru, alie mi mordos vin!” diris la hundo. Do Nozibele eniris.
Tiam la hundo diris, “Kuiru por mi!” “Sed mi neniam kuiris por hundo antaŭe,” ŝi respondis. “Kuiru, alie mi mordos vin!” diris la hundo. Do Nozibele kuiris iom da manĝaĵo por la hundo.
Tiam la hundo diris, “Ordigu la liton por mi!” Nozibele respondis, “Mi neniam ordigis liton por hundo.” “Ordigu la liton, alie mi mordos vin!” diris la hundo. Do Nozibele ordigis la liton.
Ĉiutage ŝi devis kuiri kaj balai kaj lavi por la hundo. Tiam, iun tagon, la hundo diris, “Nozibele, hodiaŭ mi devas viziti iujn amikojn. Balau la domon, kuiru la manĝaĵon kaj lavu miajn vestaĵojn antaŭ ol mi revenos.”
Tuj kiam la hundo foriris, Nozibele prenis tri harojn de sia kapo. Ŝi metis unu haron sub la liton, unu malantaŭ la pordon kaj unu en la ĉirkaŭbarejon. Tiam ŝi kuris hejmen laŭeble plej rapide.
Ekero esese eria yairanete, akarigia
Nozibele.
“Nozibele, ng’ai ore?” ekarangeria.
“Noo nde igaa nse yegetanda.”
Etukia eria entang’ani egateba
“Noo nde igaa magega
yomorangu,” etukia eria yakabere
egateba.
“ Noo nde igaa ase orobago,” etukia
eria yagatato egateba.
Kiam la hundo revenis, li serĉis Nozibele. “Nozibele, kie vi estas?” li kriis. “Mi estas ĉi tie, sub la lito,” diris la unua haro. “Mi estas ĉi tie, malantaŭ la pordo,” diris la dua haro. “Mi estas ĉi tie, en la ĉirkaŭbarejo,” diris la tria haro.
Tiam ekkonsciis la hundo ke Nozibele trompis lin. Do li kuris kaj kuris la tutan vojon al la vilaĝo. Sed la fratoj de Nozibele atendis tie kun grandaj bastonoj. La hundo turnis sin kaj forkuris, kaj poste ĝi ne revidiĝis.