Igabwo kare kare banto
tibamanyete kende. Tibamanyete
gosimeka endagera, gose gosona
yanga, gose korosia ebinto korua
ase chichuma.
Nonya nigo nyasaye orenge
korokwa Nyame narengeoo gotatiga
amenyete igoro ase rise naende
nigo abwate obong’aini bwensi
bwense. Nigo agachete obong’aini
obo ase enyongo.
Longe, longe antaŭe la homoj ne sciis ion ajn. Ili ne sciis kiel farmi kultivaĵojn aŭ kiel teksi tukojn aŭ kiel fari ferajn ilojn. La dio Nyame supre en la ĉielo havis ĉiun saĝecon de la mondo. Li tenis ĝin sekura en argila kruĉo.
Unu tagon, Nyame decidis ke li donos la kruĉon de saĝeco al Anansi. Ĉiam kiam Anansi rigardis en la argilan kruĉon, li lernis ion novan. Ĝi estis tiel ekscita!
Rakini Anansi nigo arenge omong’iti
nokoba igo akarengereria, “Tiga
nkache enyongo eye igoro y’omote
omotaambe, ase onde bwensi
atayenyore. Erio nario ndanyore
enyongo eye ebe eyane inche
bweka!”
Akamina amakengo akarosia engori
naboigo agasiba engori eria ase
enyongo eria. Koruoo agesiba
engori eria ase ekeuno kiaye, erinde
enyongo eria egasugunana bosio
bwaye, erinde agachaka korina
omote oria.
Avida Anansi pensis, “mi tenos la kruĉon ĉe la supro de alta arbo. Tiel mi povas havi ĉion por mi mem!” Li ŝpinis longan fadenon, bobenis ĝin ĉirkaŭ la argilan kruĉon kaj ligis ĝin al sia stomako. Li komencis grimpi la arbon. Sed estis malfacile grimpi la arbon kun la kruĉo frapanta liajn genuojn la tutan tempon.
La tutan tempon la juna filo de Anansi estis observanta malsupre ĉe la trunko de la arbo. Li diris, “Ĉu ne estus pli facile grimpi se vi anstataŭe ligus la kruĉon al via dorso?” Anansi provis ligi la argilan kruĉon plenan de saĝeco al sia dorso, kaj tio vere estis multe pli facila.
Tujtuje li atingis la supron de la arbo. Sed tiam li haltis pensante, “mi devus esti tiu kiu havas ĉiun saĝecon sed jen mia filo estis pli lerta ol mi!” Anansi estis tiel kolera pri tio ĉi ke li ĵetis la argilan kruĉon malsupren for de la arbo.
Ĝi frakasiĝis en pecojn sur la tero. La saĝeco estis libera por dividiĝi inter ĉiuj. Kaj tiel la homoj lernis farmi, teksi tukojn, fari ferajn ilojn, kaj ĉiujn aliajn aferojn kiujn homoj scias fari.