Frue iun matenon la avino de Vusi vokis lin, “Vusi, bonvolu porti tiun ĉi ovon al viaj gepatroj. Ili volas fari grandan kukon por la edziniĝo de via fratino.”
Ko no o foonndii to saarooɓe makko,
Wisi fotti worɓe ɗiɗo no teɓta ɓiɓɓe
leɗɗe. Go’oto maɓɓe teeti
woppaande nden e Wisi nden o fiyi
nde e lekki. Woppaande nden fusi.
Survoje al siaj gepatroj Vusi renkontis du knabojn kiuj kolektis fruktojn. Unu el la knaboj ekprenis la ovon de Vusi kaj pafis ĝin al arbo. La ovo rompiĝis.
“Kion vi faris?” ekkriis Vusi. “Tiu ovo estis por kuko. La kuko estis por la edziniĝo de mia fratino. Kion diros mia fratino, se ne estos geedziĝa kuko?”
Worɓe ɓen nimsitii ko ɓe toonyii
Wisi.
Go’oto maɓɓe wi’i: «Min mbaawaa
waɗude fay go’otel faro duppee on,
ammaa nanii sawru tuugordu
kokkaa bannda debbo.»
Wisi wittii e bittaaki muuɗum.
La knaboj tre bedaŭris ke ili mokis Vusi. “Ni ne povas helpi pri la kuko, sed jen bastono por via fratino,” unu el ili diris. Vusi daŭrigis sian vojaĝon.
Dow laawol, o tawi worɓe ɗiɗo no
nyiɓa suudu.
Go’oto maɓɓe ƴami: «Miɗon
mbaawa nawtoraade sawru yamru
nduu?»
Ammaa sawru ndun yamɗaa ko
nyiɓata, tan ndu heli.
Survoje li renkontis du virojn kiuj konstruis domon. “Ĉu ni povas uzi tiun fortan bastonon?” demandis unu el ili. Sed la bastono ne estis sufiĉe forta, kaj ĝi rompiĝis.
“Kion vi faris?” ekkriis Vusi. “Tiu bastono estis donaco por mia fratino. La fruktokolektistoj donis la bastonon al mi, ĉar ili rompis la ovon por la kuko. La kuko estis por la geedziĝo de mia fratino. Nun estas neniu ovo, neniu kuko, kaj neniu donaco. Kion diros mia fratino?”
La konstruistoj tre bedaŭris ke ili rompis la bastonon. “Ni ne povas helpi pri la kuko, sed jen iom da tegmenta pajlo por via fratino,” diris unu el ili. Kaj do Vusi daŭrigis sian vojaĝon.
Dow laawol, Wisi jom kowgol mardi
e nagge.
Nagge ngen ƴami: «Huɗo welko
koonee, miɗo waawa meeɗi
seɗɗa?»
Mbela huɗo kon waɗii ko nagge
ngen nyaami ko fuu.
Survoje Vusi renkontis bieniston kaj bovinon. “Kia bongusta pajlo, ĉu mi rajtas manĝeti iomete?” demandis la bovino. Sed la pajlo estis tiel bongusta, ke la bovino manĝis ĉiom!
“Kion vi faris?” ekkriis Vusi? “Tiu pajlo estis donaco por mia fratino. La konstruistoj donis la pajlon al mi, ĉar ili rompis la bastonon de la fruktokolektistoj. La fruktokolektistoj donis la bastonon al mi, ĉar ili rompis la ovon por la kuko de mia fratino. La kuko estis por la edziniĝo de mia fratino. Nun estas neniu ovo, neniu kuko, kaj neniu donaco. Kion diros mia fratino?”
Sed la bovino rekuris al la bienisto je horo vespermanĝa. Kaj Vusi perdiĝis dum sia vojaĝo. Li alvenis tre malfrue por la geedziĝo de sia fratino. La gastoj jam estis manĝantaj.
“Kion mi faru?” ekkriis Vusi. “La bovino kiu forkuris estis donaco, kompense pro la pajlo, kiun donis al mi la konstruistoj. La konstruistoj donis al mi la pajlon, ĉar ili rompis la bastonon de la fruktokolektistoj. La fruktokolektistoj donis al mi la bastonon, ĉar ili rompis la ovon por la kuko. La kuko estis por la geedziĝo. Nun estas neniu ovo, neniu kuko, kaj neniu donaco.”
Banndu debbo Wisi miijii nder
wakkatiyel nden wi’i: «Wisi banndan
gorko, dokke ɗen fuu no potu e am.
Duppee on hooƴaay hakkillo am, en
fuu ɗoo ngondu-ɗen, miɗo weltini.
Jooni kay yah wattoyi kaddule
maaɗa juulɗe.»
Wisi waɗi ko o wi’i.
La fratino de Vusi pensis iomete, tiam ŝi diris, “Vusi, mia frato, ne vere gravas al mi la donacoj. Eĉ ne la kuko! Ni ĉiuj estas kune ĉi tie, do mi ĝojas. Nun surmetu viajn bonajn vestaĵojn, kaj ni festu tiun ĉi tagon!” Kaj do Vusi tion faris.