Elŝuti PDF-on
Reiri al la rakontolisto

Kapro, Hundo kaj Bovo Kapro, Hundo kaj Bovo

Verkita de Fabian Wakholi

Ilustrita de Marleen Visser, Ingrid Schechter

Tradukita de Espen Stranger-Johannessen

Lingvo Esperanto

Nivelo 2-a nivelo

Laŭtlegi la tutan rakonton Sonregistraĵo por tiu ĉi rakonto ankoraŭ mankas.

Kapro, Hundo kaj Bovo estis tre bonaj amikoj. Iun tagon ili vojaĝis en taksio.

Kiam ili atingis la finon de sia vojaĝo, la ŝoforo petis ilin pagi siajn tarifojn. Bovo pagis sian tarifon.

Hundo pagis iom pli, ĉar li ne havis la ĝustan monon.

La ŝoforo estis dononta al Hundo lian monŝanĝon, kiam Kapro forkuris sen pagi ion ajn.

La ŝoforo tre incitiĝis. Li forkuris sen doni al Hundo lian monŝanĝon.

Tial, eĉ hodiaŭ, Hundo kuras al aŭto por rigardi enen kaj trovi la ŝoforon, kiu ŝuldas al li lian monŝanĝon.

Kapro forkuras de la sono de aŭto. Ŝi timas ke ŝi estos arestita, ĉar ŝi ne pagis sian tarifon.

Kaj bovo ne ĝenas sin, kiam aŭto venos. Bovo prenas sian tempon transirante la vojon, ĉar ŝi scias, ke ŝi pagis tutan sian tarifon.

Verkita de: Fabian Wakholi
Ilustrita de: Marleen Visser, Ingrid Schechter
Tradukita de: Espen Stranger-Johannessen
Lingvo: Esperanto
Nivelo: 2-a nivelo
Fonto: Goat, Dog and Cow el la Afrika Rakontolibro
Krea Komunaĵo Permesilo
Ĉi tiu verko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite 3.0 Tutmonda.
Opcioj
Reiri al la rakontolisto Elŝuti PDF-on